La
2-a konferenco de INA okazis je 5a-10a de decembro 2005 en Ŝanhajo kun granda sukceso. Pli ol 20 fakuloj pri naturkuraco kaj sanoteno el Usono, Koreio, Germanio, Litovio kaj Ĉinio partoprenis kaj multe prelegis. Dum la konferenco troviĝis Tajĝia ekzerco ĉiumatene je unu horo. La kongresanoj kun granda varmo lernis sub la instruo de s-ro Jiping Zhang, ĉina esperantisto kaj la 11a generacio de chen-stila Tajĝio kun la 6a ranko de ĉina luktarto. Plidetale vizitu www.esp-ina.com。
4-a Esperanta Kongreso de Nordorienda Ĉinio okazis je 20-25 de oktobro 2005 en bela urbo Baotou kiu situas Ĉe intermongolia stepo. Pli ol 70 esperantistoj el diversaj Ĉinaj lokoj partoprenis. Krome ankaŭ la pola danco-trupo, kun 20 belaj polaj dancistino sub gvido de s-ro Adreo (prezidanto de Monda Turismo), turisme Ĉeestis kune. Dume la Tajĝiaj aktivadoj inkluzivis la matenan ekzercon, intruon al la polaj knabinoj kaj prezento en nacia vespero.
La 89-a Universala Kongreso de Esperanto grandioze fermis en Pekina Internacia Konferencejo. Tio estis duafoje de UK en Ĉinio kun pli ol 2200 partoprenantoj. Ĉina registaro alte traktis nian kunvenon, la prezidanto s-ro Wu Bangguo honore ludis la protektanton de 89a kongreso. Kompreneble en hejmlando de Tajĝio ne mankis tiaj aktivadoj, kiaj prelego kun temo "Tajĝio kaj Tajĝia Kulturo" de s-ro Jiping Zhang, matena ekzerco, riĉj prezentoj en veseroj, percipe nova E-organizo "Universala Tajĝio-Grupo de Esperanto" estis iniciatita.