|
Universala
Tajĝio-Grupo de Esperanto (UTGE) celas AKCELI la internacian disvolviĝon de
Tajĝio por sanoteni kaj kulturi bonkorecon; APLIKI Esperanton por insisti la
egalecon inter naciaj kulturoj dum Tajĝia disvastiĝo tra la mondo; AGI por la
realigo de tradicia kaj sperta Tajĝio al moderna fako en scienco; ATENTIGI per
Tajĝio la harmoniiĝo inter homa korpo kaj spirito, inter homoj unu alian,
inter la homaro kaj naturo.
Laŭ
la moderna fako de Tajĝio UTGE provizas diversajn materialojn kaj praktikas ĉiaeblajn
medotojn por popularigi la scion kaj arton de Tajĝio. Ekz. retaj lecionoj,
lokaj seminarioj, kursoj por diplomi sanotenistojn, aktivadoj en kunvenoj
Esperantaj kaj neaj ktp.
Ĉiu,
kiu interesiĝas pri Tajĝio, povas membriĝi al UTGE senkotize. Ĉiu
membro porvas partopreni en loka grupo en sia urbo, por tie ricevi helpon de
UTGE-delegito kaj interflui kun aliaj membroj.
Ĉiu
membro povas peti UTGE-delegitecon, se li aŭ ŝi havas sian lokan grupon kun
minimume 4 Tajĝio-ekzercantoj. UTGE ĉiamaniere subtenas siajn delegitojn por
ilia laboro de lokaj grupetoj.
La
afero, pri kiu UTGE okupiĝas, estas nenies propra afero, sed homarama, komuna
kaj neprofitigebla. UTGE esperas kunlaboron kun organizoj aŭ
individuoj kiuj havas saman interesojn.
|