|
Ĉiuj membroj estas egalaj en UTGE. Sed en la ttt-ejo de UTGE pro bezono de
administrado troviĝas kvar rangoj por la membreco: ordinara membro, membro kun kupra medalo, membro kun arĝenta medalo, kaj membro kun ora medalo.
Ĉiu, kiu registris sin al UTGE, estas ordinara membro. La ordinara membro havas rajtojn
jenajn: (1)uzi Ĉiujn lecionojn retajn de Tajĝio; (2)ĝui Kungfu-muzikon,
(3)Vidi Kungfu-albumon, (4)Spekti
publikajn filmojn, (5)Dissendi Kungfu-muzikon, (6)Dissendi Kungfu-bildojn, (7)Aĉeti
en Kungfu-vendejo.
La membro kun kupra medalo, krom la rajtoj por ordinara membro, aldone havas aliajn rajtojn: (1)Spekti ĉiujn filmojn, (2)Korekti sian arkivon, (3)Alŝuti 10 fotojn por publikigi.
La membro kun kupra medalo, krom la rajtoj por ordinara membro, aldone havas aliajn 3 rajtojn: (1)Spekti ĉiujn filmojn, (2)Korekti sian arkivon, (4)Denove elekti sian interesan grupon en UTGE, (4)
Alŝuti 10 fotojn al la ttt-ejo por publikigi.
La membro kun arĝenta medalo, krom la rajtoj por kupra membro, aldone havas aliajn 4 rajtojn: (1)Rabate aĉeti en Kungfu-vendjo, (2)Rigardi la fotojn kaj arkivon de aliaj
membroj, (3)uzi la serĉilon de/pri membroj, (4)
Alŝuti 20 fotojn al la ttt-ejo por publikigi.
La membro kun ora medalo, sur la bazo de arĝenta membreco, aldone havas aliajn 4 rajtojn: (1)Ricevi helpo rekte de s-ro Jiping senkotize; (2)Ricevi donacon de
UTGE; (3)Alŝuti 40 fotojn al la ttt-ejo por publikigi; (4)fondi albumon por si en
la ttt-ejo.
La promociiĝo de ordinara membro al pli altaj rangoj dependas de la sumo de punktoj kiujn la membro mem gajnas en
la ttt-ejo. sumo de 0 punktoj estas por ordinara membro; sumo de 1~100 punktoj estas por membro kun kupra medalo; sumo de 101~200 punktoj estas por membro kun arĝenta medalo; kaj sumo de pli ol 300 punktoj estas por la ora.
Membro gajnas siajn punktojn en la ttt-ejo en tri manieroj: la unua, aĉeti en Kungfu-vendejo la lernodiskojn kaj aliajn varojn, unu
usona doralo egalas unu punkton; la dua, prezenti al siaj amikoj pri UTGE por ke ili membriĝu, kaj poste kiam ili aĉetas en Kungfu-vendejo, la sciiganta membro ricevas punktojn same; la tria, UTGE donacas al la membroj kiuj faras ian kontribuon por disvastigi Tajĝio kaj Esperanton.
Por bone
disvolviĝi tutmonde UTGE laboras per delegitoj loĝantaj dise en la mondo. Ĉiu membro, kiu organizas en sia loĝurbo lokan grupeton kun minimume 4 aliaj membroj, povas peti delegitecon de UTGE.
La delegito estas speciala membro de UTGE, kaj havas specialajn rajtojn kiajn (1) aldone gajni 1000 punktojn en
la ttt-ejo kaj havas ĉiujn rajtojn kiujn membro kun ora medalo havas. (2) rekte interkomuniki kun s-ro Jiping. (3)senpage ricevi de UTGE specialajn materialojn por plibone lerni Tajĝio kaj organizi la lokan grupeton. (4) ricevi de UTGE la kuraĝigon spiritan kaj materian laŭ la sukceso de la loka
grupo.
La klariga rajto estas konservata de UTGE.
|