Universala Tajgxi-Grupo de Espeanto
U T G E
Retaj lecionoj de Tajgxio por sanoteno
Sanoteno
Retaj lecionoj de Tajgxio por oficialaj movserioj
Oficialaj
Retaj lecionoj de Tajgxio por Chen-stila
Chen-stila
Turni al la starta pagxio Retaj lecionoj de Tajgxio por armilaj movserioj
Armilaj
UTGE Kongfu filmoj
Filmoj
UTGE Tajgxi-scienca Forumo
Forumo
UTGE Kongfu Vendejo
Vendejo

  Hejmo >> Esperanta >> Retaj lecionoj >> Tajĝi por sano  >> Arba Staro

por Membroj

Membro  
Pasvorto 

retrovi pasvorton
aliĝo al UTGE

Arba Staro de Interna Povo Porsana

Prezento de Arba Staro

Arba Staro signifas longan staron kiel arbon. Gi estis la plej malnova metodo por sanoteno kaj korpo-fortigo en Ĉinio. La plej frua noto pri Arba Staro troviĝis en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno. Antaŭ 2700 jaroj en la libro “Guan Zi” oni notis: “Se la sento konfuziĝas la korpo ne bone funkcias; ne imitu ĉevalojn kiuj galopas, birdojn kiuj flugas, ne moviĝu antaŭ ol la sento bone kulturiĝas; la sento malaperas dum movado, kaj la sento aperas en trankvila staro.” Poste en fama libro “Huang Di Nei Jing” 

la Arba Staro estis konkrete prezentata: “harmonii kun ĉielo kaj tero, balanci inter Jino kaj Jango, spiri freŝan aeron, longe stari por kulturi la senton, unuigi ĉiujn korpajn muskolojn.”

La Arba Staro ĉiam servis kiel medoto trejni fundamentan kapablon por ĉina luktarto, ĉiuj tradiciaj skoloj serioze traktis ĝin. Estis bone konate ke Shaolin bonzoj antaŭ ĉio staru tri jarojn ol eklerni boksadon. Ankaŭ Tajĝiĉŭano postulas ke komencantoj staru en Rajdo-formo aŭ en Chuan-formo antaŭ eklerni movserion. La ĉina Tajĝiĉŭano-majstro 80-jara s-ro Feng Zhi Qiang ĉiam admonas al siaj disĉiploj, “la interna povo estas ĉio ol boksado estas nenio.”

Tajĝiĉŭano estas unu el ĉinaj luktartaj skoloj kun la interna povo kiel sia esenco. La ĉefa medoto por ekzerci la Internan Povon estas la Arba Staro Porsana kaj la Arba Staro Porlukta, kiuj ambaŭ estas sinsekvaj. Tamen por plejmultaj kiuj ekzercas Tajĝiĉŭanon, la Arba Staro Porsana jam sufiĉas por sanoteno kaj resaniĝo de kronikaj malsanoj.

Jam pruvis en granda kliniko ke la Arba Staro estas efika medoto de natura kuraco, precipe por kronikaj malsanoj kiaj bronkito, pulma emfizemo, gastroenterito, hepatito, kormalsano, hipotensio, anemio, variko, diabeto, hipertrofio, neŭrastenio,artika reŭmatismo,pelv-kavito, amenoreo, tiroidito,pianaj finguroj,enurezo k.a.

La medoto de Arba Staro: unue, nature stari kun piedoj aparataj kiel ŝultra largo, malstreĉiĝi je tuta korpo kaj trankviliĝi je tute spirito, brakumi antaŭ brusto, spiri kaj en brusto kaj en abdomeno, fermi okulojn, pensi nenion, peni nenion; due, kurbigi genuojn kaj senti la gambojn  kie acida doloro persistas; trie, stari longe sen moviĝo kiel arbo. Inter la 3 postuloj la 1-a faras necesan kondiĉon, kaj la 2-a kaj 3-a stimulas por efike resaniĝi.

La medicina funkcio de Arba Staro: Unue, en malstreĉiĝo kaj trankviliĝo la cerbumado fariĝas inhibicianta, dum la acida doloro, kiun kaŭzas la kuntirigitaj muskoloj ĉe kurbigitaj gamboj, daŭre kaj pure stimulas la cerbon. Tia bona stimulo aktivas por inhibicii la cerbajn ekscitojn kiujn malsanoj fondis. Due, la kuntirigitaj muskoloj bezonas multe da oksigeno, kio forte akcelas la kardiovaskulon kaj faras ĝian rearanĝon de distribuo, t.e. pli da sango galopas de la organoj al ostaraj muskuloj, kapilaraj angioj fariĝas kongestantaj, hematioj kaj hemoglobinoj plimultiĝas. Trie, la plenpulma kaj abdomena spirado samtempe laboras, la diaflagmo aktive moviĝas kaj tio bone masaĝas la inverstojn kaj stomakon. Kvare, ostoj kaj muskuloj ĉe gamboj, koksoj kaj lumbo ricevas sportan ekzercon.

La efika forteco: Arba Staro apartenas al sporto sen korpa moviĝo, kontrŭ konataj sportoj kun korpa moviĝo kiaj naĝo, remado, skermo, futbalo ktp.. La sporta forteco venas el la daŭra kuntiriĝo de gambaj muskuloj. Estas kvar reguloj por fari efikan fortecon: La kurbigaj gradoj diferencas laŭ malsamaj sanstatoj, ju pli da gradoj des pli da forteco. La gradoj povas esti 2, 4, 6, 8 aŭ 10 centimetroj malleviĝaj kiam kurbigi la genuojn. Kaj pligranda grado ĉiam sekvas  post iu grada realiĝo. Ankaŭ la daŭra tempo gravas por havi efikon. Komencantoj ekzercas ekde 5 minutojn, kaj iom post iom ili povas persisti 30-40 minutojn, eĉ pli, sed ne plu ol horon. Kaj, la pulsa plimultiĝo estas alia regulo por objektive montri sportan fortecon. La limo de pulsa plimultiĝo estas je 30 fojoj pliaj ol tiuj antaŭ ekzerco. Por iuj malsanuloj plimultiĝas ne ĝis tiom da. La lasta regulo por komtroli estas ŝvitado. Ŝvitas, efikas. Fine, ekzerco ĉiutage unufoja, dujofa, trifoja estas laŭplaĉa, sed post nokta dormo la laceco de hieraŭ devas malaperi.

Aliaj rimarkoj por Arba Staro:

1, Antaŭ ol ekzerci Arban Staron oni devas havi la bazon ke malstreĉiĝi je korpo, trankviliĝi je spirito, vigligi korpajn arteriojn, laŭvole kontroli senton, kiun la Fundamenta Ekzerco donis al komencantoj en unuaj 60-100 tagoj.

2, Ekskrementi anticipe, malligi la kolan butonon, demeti la brakhorloĝon, larĝigi la zonon, larĝigi la ŝulaĉojn.

3, trovu trankvilan lokon kun freŝa areo; faru la 18 vigligajn movojn por preparo; komencu kun malstreĉiĝo, trankviliĝo kaj viglaj arterioj.

4, Okuloj malfermu aŭ fermu kun vida linio por malfrotuloj aŭ rilataj. Ili povas fermi post tempa praktiko.

5, Ĉe finiĝo tre milde rektigi la gambojn, malrapide meti la manojn, resti ĉe la loko kelkajn minutojn, alilokiĝi post dolora malapero.

6, Nei Arban Staron en duona horo antaŭ aŭ post manĝo.

7, Virinoj en monataĵo ne penas, eĉ ĉesas se malkomforta.

8, Arba Staro efikas en persisteco. Facile por plurajn jarojn, malfacile por dekajn jarojn. Ni tamen kunvivos kun ĝi por kelkdekajn jarojn. Tiamaniere, ni restu ne nur fortaj, sed ankaŭ bonkulturitaj kaj eksterordinaraj kapablaj.

 
 

sciigi amikojn       kiel hejmpaĝon         en mian sakon        kontaktu nin


Universala Tajĝio-Grupo de Esperanto (UTGE)
Kopirajto © 2004-2005
http://www.01248.cn
taichi@cc163.com