|
Fundamenta Ekzerco de Interna Povo
|
|
Prezento de Fundamenta Ekzerco
|
|
Fundamenta
Ekzerco de Interna Povo por Sanoteno estas rafinita el multaj
ĉinaj medotoj por sanoteno, elfarita de s-ro Jiping sur bazo
de lia kelkdek-jara praktiko de Tajĝio. Ĝi estas tre simpla
por kompreni, lerni kaj ekzerci, kaj efika por havi
fundamenton de Tajĝio. Ĝi povas servi ankaŭ kiel ĉiutaga
uzo por malstreĉigi, trankviligi kaj refreŝigi.
|
|
Tajĝio
estas unu el ĉinaj luktartaj skoloj kun la interna povo kiel sia
esenco. La ĉefaj medotoj por ekzerci la Internan Povon estas la
Fundamenta Ekzerco, Arba Staro, Lukta Staro, Solmova Trejno,
movserioj kaj manpuŝo. Por plejmultaj kiuj ekzercas Tajĝion,
la Fundamenta Ekzerco kaj Arba Staro jam sufiĉas por sanoteno
kaj resaniĝo de kronikaj malsanoj. La komencantoj devas antaŭ
ĉio lerni kaj ekzerci la Fundamentan Ekzercon ĉiutage en almenaŭ
du monatoj, por ke ili povu malstreĉiĝi, trankviliĝi kaj laŭvole
kontroli sian senton en korpo. Kaj ili ankaŭ ĉiam profitos de
la Fundamenta Ekzerco poste, dum ilia ekzerco de Arba Staro kiu
okupos pli da tempo.
La
eksterordinara avantaĝo de tiu ĉi Fundamenta Ekzerco troviĝas
en tio ke ĝi senprecedence staras sur moderna scienco, profitas
de fiziologio kaj psikologio, kaj esprimas en konceptoj
kompreneblaj por modernaj homoj. Tiel la lernantoj povas eĉ de
la komenca momento praktiki en ĝusta medoto kaj klare kompreni
la esencon de Tajĝio. Per de
la Fundamenta Ekzerco la lernantoj povas malstreĉiĝi kaj
trankviliĝi, movi sian senton laŭ korpaj partoj, vigligi
arteriojn kaj vaskuletojn, harmoniigi korpon kaj spiriton, doni
bazon por plu lerni la Arban Staron.
La
Fundamenta Ekzerco de Interna Povo por Sanoteno konsistas el kvar
sekcioj: 1-a, malstreĉiĝo kaj trankviliĝo; 2-a, lavo de
vertebro; 3-a, Plifortigo kaj malaperigo al la sento; 4-a, Tajĝi-zhuang.
La 4 sekcioj havas inter si logikan rilaton unu post alia, tamen
elekto de nur parto ili por ekzerci estas ebla. En komenca tempo
la tuta ekzerco iras en 30-40 minutoj.
Tiu
ĉi instrua video funkcias por ke la komencantoj lernu la movojn,
memoru la sugestajn vortojn, kaj komprenu la medoton. Post
la ellernado ili devas ekzerci sen akompano de tiu ĉi instrua
video, por tutanime prizorgi sian senton kaj sangocirkuladon.
Antaŭ
ol ekzerci la komencantoj devas kompreni jenajn konceptojn:
Senti
aŭ sento, en ĉina lingvo Yi Nian. Senti rilatas al konscii,
sensi, percepti kaj sperti, ni uzu nur SENTI. Homo povas senti
korpan parton pro la nervoj diversaj, sensaj, motoraj, cerbaj ktp.
La nervoj servas por informiĝi kaj instrukcii. Sento rilatas al
sensaco, konscio, percepto, sentimento, ni uzu nur SENTOn. La
homa volo kontrolas la senton, la homa volo faras ĝin estiĝi aŭ
malaperi, plifortiĝi aŭ malfortiĝi, moviĝi aŭ halti. Tio ja
estas la ĉefa tasko por ekzerci Tajĝion kun funkcio ŝlosila
kaj esenca.
Qi,
ekz. Qi Gong. Qi ĉi tie estas tute malsama kiel tiu uzata en ĉina
medicino. Qi uzata en ĉinaj luktartoj aŭ en Qi Gong, laŭ
moderna medicino, estas nenio ol la aktivado de arterioj kaj
vaskuletoj, nomate en ĉina lingvo Qi Gan. Interalie la abdomena
aorto kaj la vaskuletoj en manoj estas pli facile senteblaj. La
homo povas senti kaj kontroli Qi, t.e. senti, vigligi, movi aŭ
malaperigi la aktivadon de la arterioj kaj vaskuletoj ie aŭ alie
en la korpo. Por komencantoj estas tre grave ne konfuzigitaj de
tia instruo kiu priskribas Qi kiel povon surper fiziologio, ekz.
“Qi Gong majstroj povas elsendi sian Qi en alies korpon” k.s..
Ne kredu pseŭdsciencajn troigaĵojn por ŝpari viajn tempon kaj
monon.
Dantian.
Dantian estas la korpa parto de en abdomeno. Kiam oni mencias
Dantian, ĝi peljmulte koncernas al la aktivadon de abdomena
aorto. Ĉiu povas senti ĝin kiam trankviliĝa.
Perineo,
en ĉina lingvo Huyin. Ĝi estas akunpuktura punkto sub abdomeno,
sed en Fundamenta Ekzerco ĝi signifas subhaŭtan parton inter
anuso kaj eksteraj generiloj. Perineo estas grava korpoparto por
ekzerci senton.
Mingmen.
Nomo de akunpuktura punkto, sed en Fundamenta Ekzerco ĝi
signifas malantaŭan parton de lumbo. Ankaŭ Mingmen estas grava
korpoparto por ekzerci senton.
Renmai.
Meridiana linio, ĉe mezo de brusto kaj abdomeno, ekde lipoj ĝis
perineo. Oni uzas tiun ĉi linion por laŭ kiu movi sian senton.
Dumai.
Ankaŭ meridiana linio, ĉe mezo de vertebro, ekde perineo ĝis
kapo. Ofte uzata kiel Renmai por laŭ kiu movi la senton.
Piga
Ponto. Movo ke la lango restas kun la palato por kunligi la
liniojn Renmai kaj Dumai.
|
|
|
18-mova vigliga gimnastiko por preparo
|
|
Instrua Video kun Sugestaj vortoj
por la fundamenta ekzerco
1, lavi la manojn; 2, masaĝi la
vizaĝojn; 3, masaĝi la orelojn; 4, rondiri la lango kaj frapeti la dentojn; 5,
masaĝi la kolon; 6, frapeti la ŝultrojn (maldekstran, dekstran); 7, etendi la brakojn; 8, levi la
brakojn; 9, masaĝi la bruston kaj la abdomenon; 10, frapeti la lumbon; 11,
rondiri la lumbon kaj kokson (laŭ hormontrilo, kontraŭ hormontrilo); 12, turni
malantaŭen; 13, rondiri la genuojn (laŭ
hormontrilo, kontraŭ hormontrilo, internen, eksteren); 14, vibrigi la genuojn (flanken, antaŭen); 15, rondiri la maleolojn
(maldekstran, dekstran); 16, movi
per la maleoloj (en sama direkto, en kontraŭaj direktoj); 17, kaŭri kaj stariĝi;
18, Ĉevalo surpaŝas serpenton (surpaŝi, vibri; surpaŝi, vibri).
La 18-mova vigliga gimnastiko
finiĝas.
|
|
|
|
|
la Unua Sekcio:
Malstreĉiĝo kaj Trankviliĝo
|
|
Stari kun la piedoj aparataj kiel ŝultroj,
la genuoj kurbigitaj iomete, la piedoj solidaj sertere; la brakoj falas nature;
fingroj malstreĉiĝas.
La kapo estu hirta kun mentono
retirita; la lango kontaktas la palaton.
La brusto estu malstreĉa, la lumpo
estu malstreĉa kun kokso antaŭen iomete.
Nun malrapide fremi la okulojn.
Donu vian tutan atenton al la kapo-pinto,
sentu malstreĉiĝon ĉe la parto. Nun via sento malrapide movas malsupren al la
vizaĝo, sentu la vizaĝon malstreĉanta. La sento senĉese movas malsupren,
zorgeme sentu la ŝultrojn malstreĉantaj, la brakojn malstreĉantaj, la pojnojn
malstreĉantaj, la fingrojn malstreĉantaj. Nun la sento estiĝas ĉe la brusto.
Sentu la bruston malstreĉanta, la abdomenon malstreĉanta. Sentu la dorson
malstreĉanta, la lumpon malstreĉanta, la koksojn malstreĉantaj. Sentu la
genuojn malstreĉantaj, kaj la gamboj ŝajne iom post iom falas en la teron. Nun
la sento estiĝas ĉe la piedoj, kiuj ambaŭ solide staras surtere.
Donu vian tutan atenton al la kapo-pinto
ankoraŭfoje, sentu malstreĉiĝon ĉe la parto. Nun via sento malrapide eniras en
la kapon. Sentu la cerbujon malstreĉanta, la okulojn malstreĉantaj, la nazkavon
malstreĉanta, la buŝon malstreĉanta. Sentu la gorĝon malstreĉanta, la
brust-korbon malstreĉanta, la koron, hepaton, lienon, stomakon kaj pulmon, ĉiujn
organojn malstreĉantaj. Sentu la ventron malstreĉanta, la perieon malstreĉanta.
Sentu la gambojn falantaj malsupren, sentu la piedojn solide starantaj surtere.
Malstreĉu vian tutan korpon, vian
tutan spiriton. Neniu por pensi, ninio por pensi. Nur sentu la korpajn partojn
kaj organojn malstreĉantaj.
Tuj komenciĝos la dua sekcio, tuj
komenciĝos la dua sekcio.
|
|
|
|
|
la Dua Sekcio:
lavo de vertebro
|
|
Levi la brakojn deflanke supren,
doni atenton al la kapo-pinto, senti la parton. Movi la senton malsupren,
preter de la brusto, al la Dantian. Senti ine la abdomenon kie la arterio pulsas, teni la senton
momenton.
Nun la sento moviĝas malsupren kun
helpo de monoj, la sento haltas ĉe Huiyin, zorgeme senti la parton inkluzive la
kokcigon.
Nun la tute vertebro moviĝas kiel
vermo, moviĝas antaŭen-malantaŭen. Dum la vertebra movado la sento iras supren
al la lumbaj vertebroj. Homo havas 5 lumbajn vertebrojn, laŭ kiuj la sento iras
supren unu post alia. La vertebro moviĝas malforte kaj malrepide, kaj zorgeme
sentu la parton kie la sento iras. Nun la sento jam proksimiĝas al la brustaj
vertebroj. Homo havas 12 brustajn vertebrojn, laŭ kiuj la sento iras supren unu
post alia, tamen ne nombru la sekciojn, nur zorgu ke la sento iras, haltas, daŭre
iras, kaj haltas iomemte. La vertebro moviĝas antaŭen-malantaŭen, malrapide,
malforte. Nun la sento proksimiĝas al la kolaj bertebroj. Homo havas 7 kolajn
bertebrojn laŭ kiuj la sento iras supren. Jam estas la lasta vertebro ĉe la
krania fundo. La sento haltas, ankaŭ la tuta vertebro ne plu moviĝas. Zorgeme
sentu la lastan vertebron.
Nun la tuta vertebro moviĝas
dekstren-maldekstren. Dum la vertebra movado ankaŭ la sento iras malsupren laŭ
kolaj vertebroj, la sento iras malsupren unu post alia sekcio. Nun la sento
proksimiĝas al brustaj vertebroj. La tuta vertebro moviĝas malforte kaj
malrepide. Donu vian tutatenton por senti la brustajn vertebrojn. La sento iras,
haltas, kaj iras, kaj haltas. Nur sentu, sed nu nombru la sekciojn. Nun
la sento jam estas ĉe la lumbaj vertebroj. Daŭre iri malsupren kun zorgema
sento al la lumbaj bertebroj. Tajĝiĉŭano estas bokso kun sento-ekzerco kiel
esenco. Nun la sento jam estas ĉe la kokcigo kaj haltas ĉi tie, ankaŭ la
vertebro haltigas movadon. Zorgeme sentu la kokcigon.
Nun la tuta bertebro rondiras laŭ
hormontrilo, rondiras malforte kaj malrapide. Dum la vertebra movado la sento
iras supren al la lumbaj vertebroj. Jam estas inter la lumbaj vertebroj, laŭ
kiuj la sento daŭre iras supren unu post alia. La vertebro rondiras kvazaŭ en
akvokirlo, rondiras malforte kaj malrepide, kaj zorgeme sentu la parton kie la
sento iras. Nun la sento jam proksimiĝas al la brustaj vertebroj. Bone zorgu
pri la sento kiu iras supren, haltas iomete, daŭre iras supren, kaj haltas
iomemte. La movado de sento ĉirkaŭ la vertebro estas grava por sanoteni. Kun
vertebra sano, ĉiuj organoj estas sanaj. Nun la sento proksimiĝas al la kolaj
bertebroj. Jam estas la lasta vertebro ĉe la krania fundo. La sento ne plu iras, ankaŭ la tuta vertebro ne plu
rondiras. Zorgeme sentu la lastan vertebron.
Nun la tuta vertebro rondiras kontrŭ
hormontrilo, rondiras malforte kaj malrapide. Dum la vertebra movado la sento
iras malsupren laŭ kolaj vertebroj. Nun la sento proksimiĝas al brustaj
vertebroj. La tuta vertebro rondiras kvazaŭ en akvokirlo. Donu vian tutatenton
por senti la brustajn vertebrojn. La sento iras, haltas, kaj iras, kaj haltas.
Nun la sento jam estas ĉe la lumbaj vertebroj. Daŭre iri malsupren kun zorgema
sento al la lumbaj bertebroj. Lavo de vertebro kun miljara historio estas
simpla kaj efika por sanoteni. Nun la sento jam estas ĉe la kokcigo kaj ne p;u
iras, ankaŭ la vertebro ne plu rondiras. Zorgeme sentu la kokcigon.
Nun la sento iras supren al Dantian. La sento restas ĉe Dantian kie arterio
pulsas.
Lavo de vertebro finiĝas.
|
|
|
|
|
la Tria Sekcio: Plifortigo aŭ Malaperigo al Sento
|
|
Nun la sento moviĝas malantaŭen al Mingmen, kaj daŭre moviĝas
laŭ Dumai supren, preter la brakoj atingas la manplatojn kiuj kunestas antaŭ
brusto. La manplatoj apartiĝas kaj kunestas, ripetu 2 fojojn por senti la
sangan pulson ĉe manplatoj kaj finguroj. Aldonu la senton sur Dantian, zorgeme
sentu la arterian pulson en abdomenon. Sentu kaj la malplatojn kaj la abdomenon. Plifortigu la
senton.
Estu preta por forĵeti la senton antaŭen. Nun etendigu la
brakojn kaj forĵetu vian senton antaŭen. Via atento vagas antaŭen. Imagu kio
estas en fronto, la sento transpasu super ĝi. Ankoraŭ kio estas en fronto, la
sento transpasu plu. Via sento senĉese vagas antaŭen, antaŭen kaj antaŭen, ĝis
la horizonta fino.
Bone ĝuu la senton kiam ĝi vagas fore, fore de vi.
Nun estu preta por revenigi la senton
La manplatoj kunestas antaŭ abdomonen trifoje, helpante la
senton reveni. La sento revenas al Dantian, sentu via Dantian kie la aertario
pulsas. Trankvile sentu.
Nun la sento moviĝas malantaŭen al Mingmen, kaj daŭre moviĝas
laŭ Dumai supren, preter la brakoj atingas la manplatojn kiuj kunestas antaŭ
brusto. La manplatoj apartiĝas kaj kunestas, ripetu 2 fojojn por senti la
sangan pulson ĉe manplatoj kaj finguroj. Aldonu la senton sur Dantian, zorgeme
sentu la arterian pulson en abdomenon. Sentu kaj la malplatojn kaj la abdomenon. Plifortigu la
senton.
Nun la sento moviĝas malantaŭen al Mingmen, ankaŭ la
manplatoj moviĝas al koksoj kun manplatoj malantaŭen. Nun la sango pulsas ĉe
Mingmen kaj manplatoj, eĉ ĉe la tuta dorso. Zorgeme sentu la pulson.
Estu preta por forĵeti la senton malantaŭen. Nun etendigu
la brakojn kaj forĵetu vian senton malantaŭen. Via atento vagas malantaŭen.
Imagu kio estas en malfronto, la sento transpasu super ĝi. Ankoraŭ kio estas en
malfronto, la sento transpasu plu. Via sento senĉese vagas malantaŭen, malantaŭen
kaj malantaŭen, ĝis la horizonta fino.
Bone ĝuu la senton kiam ĝi vagas fore, fore de vi.
Nun estu preta por revenigi la senton
La brakoj kunestas post lumbo kaj via sento revenas al
Mingmen. Nun la sento moviĝas supren laŭ Dumai, preter Piga Ponto, al Renmai.
Samtempe la manoj moviĝas sub akseloj kaj kunestas antaŭ abdomeno. Via sento
restu ĉe Dantian kie aertario pulsas. Zorgeme sentu la aertaria pulson.
Apartigu piedoj iom plilarĝe. Nun la sento moviĝas malantaŭen
al Mingmen, kaj daŭre moviĝas laŭ Dumai supren, preter la brakoj atingas la
manplatojn kiuj kunestas antaŭ brusto. La manplatoj apartiĝas kaj kunestas,
ripetu 2 fojojn por senti la sangan pulson. Aldonu la senton sur Dantian, la
sento moviĝas malsupren al Huyin dume la monoj helpas la movadon malsupren. La
genuo iom kurbiĝas. Nun sentu la sangan pulson ĉe Huyin, ĉe gamboj, ĉe
plandoj.
Plifortigu la senton.
Estu preta por elverŝi la senton subteren. Nun etendigu la
manojn kaj elverŝu vian senton subteren. Via atento falas subteren de viaj
plandoj, de Huyin, de viaj finguroj. Viaj gamboj staras solide kvazaŭ granda
arbo. Imagu ke via sento fariĝas radikoj kiuj disetendas subteren, pli kaj pli
profunden.
Nun estu preta por revenigi la senton
Via sento revenas de viaj plandoj
kaj Hunyin kun helpo de manoj, la sento moviĝas supren al Mingmen, kaj poste al
Dantian. La brakoj kunestas antaŭ Dantian kie aertario pulsas. Zorgeme sentu la
aertaria pulson.
Nun la sento moviĝas malantaŭen al Mingmen, kaj daŭre moviĝas
laŭ Dumai supren, preter la brakoj atingas la manplatojn kiuj kunestas antaŭ
brusto. La manplatoj apartiĝas kaj kunestas, ripetu 2 fojojn por senti la
sangan pulson. Aldonu la senton sur Yintang inter la brovoj, sentu la sangan
pulson ĉe Yintang, ĉe malplatoj. Plifortigu la senton.
Estu preta por pafi la senton supren. Nun levu la brakojn
alten kaj pafu vian senton supren al la ĉealo, de via manplatoj, de via kapo.
Via atento flugas supren kaj supren. Plialte ol birdoj, plialte ol nuboj,
plialte ol aviadiloj. Bone ĝuu la senton kiam ĝi restas en ĉielo.
Nun estu preta por revenigi la senton
La brakoj malleviĝas kaj la sento
revenas al via kapo. La kapo moviĝas malsupren kun helpo de manoj, preter
brusto, al Dantiao. La manplatoj brakumas antaŭ abdomenon kie la aertario
pulsas. Zorgeme sentu la aertaria pulson.
La Plifortigo aŭ Malaperigo al Sento finiĝas.
|
|
|
|
|
La kvara sekcio: Tajĝi-Zhuang
|
|
La korpo malstreĉiĝu kaj la spirito
trankviliĝu. La lumbo kaj la koksoj falante pezas, la gamboj pezas, la piedoj
staras solide surtere. La ŝultroj malstreĉiĝu, la brakoj malstreĉiĝu, la brusto
malstreĉiĝu.
Nun donu vian atenton al Dantian.
Sentu la aortan pulson ĉe via abdomeno. Zorgeme sentu. Nun ankaŭ ĉe viaj
manplatoj.
Nun via sento moviĝas malantaŭen al
Mingmen, sentu la pulson ĉe Mingmen. Plifortigu la senton.
Nun ĉiuj srterioj ĉe via dorso
pulsas, ankaŭ ĉe via kolo, ĉe viaj gamboj kaj plandoj. Ĉiuj arterioj en via
korpo pulsas kune, pulsas en sama ritmo.
Trankvile sentu la pulson,
trankvile sentu la pulson. Plifortigu la senton.
La korpaj membroj neniom moviĝas,
la spirito tute trankviliĝas, nur la arterioj aktivas kiel brilanta fajro.
Imagu ke vi estas forno kun fajro interne.
Nun donu vian atenton al via haŭto,
tuta haŭto. Ĉiuj poroj sur via haŭto malfermas. La poroj ĉe via kapo
malfermas,
la poroj ĉe viaj ŝultroj malfernas, kaj la poroj ĉe viaj brakoj, kaj la poroj ĉe
viaj brusto kaj dorso, ĉe viaj abdomeno kaj lumbo, ĉe viaj gamboj, ĉe viaj
plandoj. Ĉiu poro povas interflui kun la naturo. Imagu ke la natura aero eniras
en vian korpon per la poroj, kaj viaj organoj povas interflui kun la naturo.
Bone sentu ke vi estas tute ĉirkaŭigita
de la natura aero, kvazaŭ via korpo iom post iom disfandiĝas en la naturo, vi
fariĝas parto de naturo.
Nenio por pensi, nenio por resti,
nur la naturo.
Estu preta por finiĝi.
La manoj moviĝas kontraŭ
hormontrilo por dissendi vian senton. Dum la rondiro estas pli kaj pli larĝa,
via sento pli kaj pli malfortiĝas.
Nun la manoj moviĝas en la inversa
direkto, kaj la rondiro iom post iom malgrandiĝas. Via korpo kaj spirito tute
harmonias, ĉio estas en ordo.
Tajĝi-zhuang finiĝas.
La Fundamenta Ekzerco finiĝas.
Fermu viajn okulojn.
|
|
|
|
|
|