|
La oficialaj movserioj de Taiĝiĉŭan estis elfaritaj de Ĉina Uŝu-sporta Administra Buroo en lasta jarcento. Ili utilas al popularigo de Taiĝiĉŭan tra Ĉinio, ĉar pere de oficialaj movserioj oni havas ian normon por konkursi kaj ekzameni. Sed antaŭe ekzistis nur tradiciaj Taiĝiĉŭan en diversaj stiloj kun malsamaj formoj inter
instruantoj.
Pere de ekzerco de oficialaj movserioj oni povas efike perfektigi la movajn kpablon kaj kvaliton, havigi al si pli da plezuroj, partopreni en Taiĝiĉŭan konkurson por gajni noton kaj prezenti sole aŭ grupe en celebraj okazoj por diskonigi Taiĝiĉŭan.
Oni devas kompreni ke la oficiala movserio ne signifas tuton de Taiĝiĉŭan. Precipe ĝia emfazo al mova beleco ne konformiĝas al la esenco de Taiĝiĉŭan: la interna
povo.
Jen oficialaj movserioj de Taiĝiĉŭan: la 8-mova, la 16-mova, la 24-mvoa, la 32-mova, la 42-mova, la 48-mova, la 66-mova, la 88-mova Yang-stila, la Yang-stila konkursa, la Chen-stila konkursa, la Wu-stila konkursa, la Sun-stila konkursa, la 32-mova Taiĝi-spado, la 42-mova Taiĝi-spado.
|