|
Kiam
niaj antaŭuloj uzis ŝtonajn ilojn kaj lignajn klavojn por kapti sovaĝajn bestojn aŭ sindefendi kontraŭ
malamikoj, la luktarto kun armiloj ekevoluis.
En Ĉinio la evoluo kontribuis pli enhavoriĉe al homara heredaĵo. Sendube Ĉonio estas lando kun plejmulte da specoj de malvarmaj
armiloj. Kvankam
multaj armiloj estas ne plu uzataj
en bataloj hodiaŭ, ili tamen restas nemankeblaj. Kiel parto de ĉina Kongfu ili funkcias por fortigi diversajn kapablojn de la ekzercantoj, kiujn kapablojn oni ne povas gajni nur en ekzercoj
senarmilaj. Kompreneble en la kompleta sistemo de moderna fako de Tajĝiĉŭan, armilaj movserioj ne povas manki. Oni
kutime klasifikas la armilojn kiel mallongajn, duoblajn, longajn kaj faldeblajn. Ĉi tie ni providas al vi kelkajn lecionojn armilajn, prezentatajn de luktartisto s-ro
Jiping, kiuj montras liajn fakajn solidecon kaj kapablon. Vi povas elekti el ili nur kelkajn por ekzerci. Se vi volas
ricevi helpon de s-ro Jiping, bonvolu kontakti lin per
reto: jiping@cc163.com .
|