s-ro Jiping
naskiĝis je la jaro 1955a, diplomito de la Bakalauro de Estetiko, kaj nun
vic-profesoro en la Jilin Arto-Kolegio.
s-ro Jiping
esperantistiĝis je la jaro 1980; ekde 1984 li servis kiel gvidanto de lokaj
E-organizaĵoj kaj ĉiam sindediĉe kaj enduziasme klopodadis por la
loka movado; li funkcigis Changchun Xinhua Esperanto-Lernejon en 1996,
organizis
Esperanto-projekton "Reto 21" en 1998, kaj fondis la Esperantan TTT-ejon
KOKOSOTO en 2000. s-ro Jiping prelegis en la Dua Esperanta Kongreso de Scienco
kaj Tekniko sub la titolo "la Estetikaj Formoj en Pekina Opero", 1987,
Pekino; kaj en la Unua Azia Kongreso de Esperanto, li prelegis sub la titolo
"Komuna Peno por Nia Movado", 1996, Ŝanhajo; kaj en la 89-a UK li
prelegis sub la titolo "Tajĝiĉŭan kaj Tajĝi-Kulturo",
2004, Pekino.
s-ro
Jiping oficiale eklernis ĉinan luktarton je la jaro 1971a, kiam li disĉipliĝis
de profesoro Zhou Mingde, la kreinto de la Anaso-Skolokaj la 7-a Rango de
ĉina luktarto, ĉefe pri Tajĝiĉŭan kaj armiloj. Poste en la jaro 1981 li fariĝis adepto de fama luktartisto Jiang
Zuoshan, prezidanto de Shaolin Simem-Skolo en Jilin provinco, kaj komencis ekzerci
en Shaolin-Skolo.
En la jaro 1995 li
fariĝis
adepto de fama luktartisto S-ro Zang Xuefan, 3a haradanto de Liang-stila Bagua
kaj 7a ranko de ĉina luktarto. Kaj laste li havis al si lastan majstron, S-o
Feng Zhiqiang, la 10-generacia heredanto de Chen-stila Tai Chi kaj 8a ranko de
ĉina luktarto. Dum la 30-pliaj
jaroj, por posedi diversajn kapablojn de ĉina luktarto kaj altigi sian Tajĝiĉŭan-nivelon
li senĉese lernis kaj persiste ekzercis. Nun li estas la 6-a Rango de
ĉina luktarto kaj servis kiel vicprezidanto de Luyuan-distrikta
Luktarto-Asocio, kaj li jam havas multajn lernantojn enlande kaj eksterlande.
Dum la 89a UK, okazigita en Pekino, 2004, li iniciatis la organizon de la Universala Tajĝiĉŭan-Grupo
de Esperanto (UTGE).