Universala Tajgxi-Grupo de Espeanto
U T G E
Retaj lecionoj de Tajgxio por sanoteno
Sanoteno
Retaj lecionoj de Tajgxio por oficialaj movserioj
Oficialaj
Retaj lecionoj de Tajgxio por Chen-stila
Chen-stila
Turni al la starta pagxio Retaj lecionoj de Tajgxio por armilaj movserioj
Armilaj
UTGE Kongfu filmoj
Filmoj
UTGE Tajgxi-scienca Forumo
Forumo
UTGE Kongfu Vendejo
Vendejo

  Hejmo >> Esperanta

por Membroj

Retnomo: Pasvorto:

Retrovi Pasvorton

Raportoj de UTGE pri Tajĝio

  Tajĝio en La 2-a konferenco de INA  ( by stelo, 2006-1-21)

  Tajĝio en 4-a Esperanta Kongreso de Nord...  ( by stelo, 2006-1-21)

  89-a Universala Kongreso de Esperanto  ( by stelo, 2006-1-21)

Bonvenon al Universala Tajĝio-Grupo de Esperanto (UTGE)

Kara amiko, bonvenon al la TTT-ejo de UTGE! UTGE estas mallongigo de Universala Tajĝio-Grupo de Esperanto, kiu estas neregistrara organizo por internacie instrui kaj disvastigi Tajĝio per Esperanto. 

Tajĝio estas unu el la skoloj de ĉina luktarto kun 300-jara disvolviĝo en Ĉinio, kaj nun ĝi ekpopulariĝas tra la tuta mondo. Tio kredeble havas jenajn kaŭzojn. 

Unue, la ekzercado per Tajĝio tre utilas al nia sano en maniero ne same oportune trovebla en aliaj sportoj. En okcidentaj landoj Tajĝio estas konata kiel malpeza sporto aŭ ĉina matena gimnastiko. Tajĝiĉŭan konvenas por ĉiaj homoj, inkluzive de la maljunaj kaj malfortaj. La konstanta ekzercado kun malstreĉiĝo de korpo, koncentriĝo de spirito kaj mildaj movoj havas efikojn por akceli la funkcion de la nerva sistemo, teni la artikojn flekseblaj kaj plibonigi la funkcion de la interno de la korpo. Precipe ĝi multe helpas por kontraŭefiki hipertension, ulceron, kormalsanon, ftizon ktp. 

Due, Tajĝio estas sindefendeca luktarto kun siaj specialaj teknikoj, konate kiel unu el la internaj skoloj de ĉina luktarto, kiu kontrastas kun la pli konataj eksteraj. Multaj homoj, precipe junuloj, interesiĝas pri tiu ĉi luktarto, ili lernas kiel resti en bona ekvilibro dum movado, kiel lerte uzi sian forton. 

Trie, Tajĝio povas esti kiel simbolo de ĉina kulturo. Ĝi estis elfarita surbaze de ĉina tradicia kulturo dum miloj da jaroj. Pere de lernado de Tajĝio oni povas pli bone kompreni ĉinajn kulturon kaj popolon.

 UTGE aranĝas siajn lecionojn por kontentigi diversajn bezonojn de ekzercantoj de Tajĝio, por kontribui al sano, por helpi kuracadon de kronikaj malsanoj, por partopreni en Tajĝio-konkursoj, por scipovi luktadon per Tajĝio, kaj por bone kompreni ĉinan kulturon.

Ĉiu, kiu interesiĝas pri Tajĝio, povas membriĝi al UTGE senkotize. UTGE provizas al siaj membroj bonajn servojn en ok kategorioj: bazaj scioj pri Tajĝio; Tajĝio por sano; Tajĝio por konkursoj; Tajĝio per armiloj; Tajĝio por lukto; Tajĝio por koni ĉinan kulturon; Chen-stila Tajĝio; Yang-stila Tajĝio. 

Ĉiu membro povas partopreni en loka grupo en sia urbo, por tie ricevi helpon de UTGE-delegito kaj subtenon de aliaj grupanoj. 

Ĉiu membro povas fariĝi UTGE-delegito se li aŭ ŝi havas sian lokan grupon kun minimume 4 ekzercantoj de Tajĝio. UTGE ĉiamaniere subtenas siajn delegitojn por ilia laboro en lokaj grupoj. 

Krome, UTGE en sia TTT-ejo provizas servojn de Kungfu-vendejo, Kungfu-muziko, Kungfu-albumo, Tajĝio-filmoj kaj ĉinstilaj poŝtkartoj.

 
 

sciigi amikojn       kiel hejmpaĝon         en mian sakon        kontaktu nin


Universala Tajĝio-Grupo de Esperanto (UTGE)
Kopirajto © 2004-2005
http://www.01248.cn
taichi@cc163.com